Sinjoro Song Tao, la avo de mia bofrato, estis gubernia stipendiulo. Iutage kiam li ku?is malsana, venis al li pedelo kun dokumento enmane kondukante ?evalon blankfruntan kaj lin invitis: "Bonvolu veturi partopreni en ekzameno!" "Sed Lia Ekzamenanta Mo?to ankora?ne venis; kial ni okazigu la ekzamenon tiel haste?" La pedelo ne respondis, nur insiste ur?igis lin. Devigite sinjoro Song pene sin levis, sur?evali?is kaj ekveturis. La? vojo nekonata ili venis al urbo, tre simila al la re?a?efurbo. Postnelonge ili eniris oficejon kun imponaj konstrua?oj. En la halo vice sidis dekkelkaj altranguloj, el kiuj li konis tamen neniun krom unu: nome la Lordon Guan Yu.[8]Sub la tegmento oni aran?is du tablojn kaj du se?ojn, sur unu el kiuj jam sidi?is kandidato. Sinjoro Song rapide alsidis kun tiu ?ultro-?e-?ultro. Sur la tablo estis pretaj skribiloj. Postnelonge prefere estis donita la ekzamena papero kun verktemo, kiu konsistis el jenaj ses vortoj: "Unu homo, du homoj; intence senintence." Balda?la du sinjoroj amba? finis sian verkon kaj ?in prezentis al la ekzamenantaro en la halo. En la verko de sinjoro Song trovi?is interalie jenaj frazoj: "Oni ne donu premion al tiu, kiu faris bonon intence; Nek punon al tiu, kiu faris malbonon senintence."
La dioj cirkulige legis la verkon kaj tre la?dis tiujn eminentajn frapfrazojn. Sinjoro Song estis alvokita anta?en kaj iu altrangulo diris al li: "Nun mankas unu urba dio en Henan. Vi estas merita por tiu posteno." Nur tiumomente sinjoro Song ekkomprenis, kio okazis. Li haste riverencis kap-al-tere kaj petis plore: "Kiel mi kura?us rifuzi la honorindan taskon, kiun vi favore donis al mi? Tamen mia olda patrino estas jam 70-jara kaj neniu alia ?in vivtenas. Tial mi humile petas vian grandaniman permeson: lasu min servi al vi nur post la forpaso de mia patrino." Tiam iu ?efdio kun la aspekto de imperiestro, instrukciis: "Kontrolu la a?limon de lia patrino," kaj longbarba oficisto-nomlistotenanto respondis foliuminte la libron: "Ankora?9 jarojn?i vivos en la homa mondo." Dum la dioj hezitis pri la decido, la Lordo Guan diris: "Ne grave. Ni sendu unue la instruitulon Zhang kiel aganton tien kaj lin post 9 jaroj." La?efdio kapjesis kaj diris al sinjoro Song: "Origine vi devus tuj veturi al la posteno, sed konsiderante vian bonkorecon de filo, ni donas al vi forpermeson por 9 jaroj kaj revokos vin je la limdato." Kaj li anka? diris favorajn vortojn al la alia sinjoro. Amba?riverencis kap-al-tere kaj retiri?is el la halo. Tenante la manon de sinjoro Song, la alia sinjoro akompanis lin?is?irka?urbo. Li prezentis sin kiel Zhang de Changshan kaj donacis al li adia?an poemon, kiu dronis jam en forgeso, krom jenaj versoj:
Printemp'kun floroj, vino, da?ras por eterno,
Kaj helas nokto e?sen luno kaj lanterno.
Adia?inte lin, sinjoro Song reveturis rajdante sur la?evalo. Kiam li atingis sian hejmon, li veki?is kvaza?el son?o. Fakte li mortis jam anta?tri tagoj. A?dante liajn?emojn el la?erko, la patrino braktenis lin, por ke li ellevi?u. Nur post duontago li reakiris la povon paroli. Li sendis homon kaj informi?is, ke en Changshan efektive mortis iu sinjoro Zhang tiun tagon. Post na?jaroj, kiel anta?dirite forpasis lia patrino. Fininte la sepulton kaj funebran ceremonion, sinjoro Song banis sin kaj mortis en sia?ambro.
Liaj bogepatroj lo?is interne de la okcidenta pordego de la gubernia urbo. Ili subite vidis, ke alvenas sinjoro Song, en ?tatoficista uniformo, kun svarmo da sekvantoj, ?evaloj kaj ?aroj. Ekfarinte saluton al la bogepatroj, sinjoro Song tuj foriris. ?iuj en la hejmo de la bogepatroj tre miris, ne sciante ke sinjoro Song jam fari?is dio. Ili tuj sendis homon al la lo?ejo de sinjoro Song kaj informi?is, ke li jam mortis.
Sinjoro Song iam verkis a?tobiografion. Beda?rinde ?i ne konservi?is post la multaj jaroj. La supre dirita estas nur tre konciza skizo.