Tan Jinxuan, instruitulo de Zichuan, pie kredis je spiritkonduka magio, pri kio li persiste ekzercis sin ?u en vintro ?u en somero seninterrompe. Tiel post monatoj li sentis sin ver?ajne kun iom da sukcesoj.
Iutage kiam li ekzercis sin en kvieta sidado kun interkruci?intaj kruroj sub si, li eka?dis en sia orelo parolon, tiel malla?tan kvaza? mu?zumo, ke "Licas rigardi!" Tamen kiam li malfermis siajn okulojn, li a?dis nenion plu.
Sed li refermis siajn okulojn da?rigante la kvietan sidadekzercon kun retenata spiro, li rea?dis la samon. Li opiniis tion simptomo pri la sukcesa ellabori?o de sia magio kaj ka?e sentis ?ojon en si. Kaj depost tiam, li ?iam povis a?di la saman parolon foj-refoje kiam li dronigis sin en kvietan sidadon. Kaj li ekhavis la deziron, ke li respondu al la parolo kaj rigardu venontfoje kiam a?di?os la parolo. La alian tagon, kiam rea?di?is la parolo, li tuj respondis malla?te: "Jes, mi povas rigardi!" Post momento, li sentis, ke el lia orelo ver?ajne io malrapide elrampas. Li subrigardis tra duonmalfermitaj okuloj kaj vidis hometon, kiu altis je tri coloj, kun aspekto kruela kiel feroca jak?o[9]kaj turni?adis surtere.
Tan sentis grandan miron kaj atente observis, kiel ?i transformi?os. Okaze najbaro venis por prunti ion kaj vokante frapis la pordon. A?dante la vokon, la hometo tre konsterni?is, li rondkuris?irka?, kvaza?rato ne povanta retrovi sian truon. Tiam Tan eksentis sin perdinta la animon kaj spiriton kaj li jam ne povis scii, kien forkuris la hometo. Ekde tiam li tuj malsani?is je frenezeco kaj kriadis tagnokte senripoze. Li resani?is iom post iom nur post duonjara kuracado.