Vestita per hibisko, zonita per hedero, ja tiel kantis Qu Yuan[4] en sia poemo La Monta Diino. Kaj pri la bovkapaj diabloj kaj serpentaj feoj anka?la longunga poeto Li He[5]ofte temis kun sia versmanio. Oni interpretis?iu la?sia bontrovo la muzikon de?ielo kaj?u?i sonos diskorda a?ne dependas?efe de aprioraj ka?zoj. Ekzemble mi, Songling, per mia povra lumeto, simila al tiu de lampiro en a?tuno, certe ne povis konkuri je brileco kontra? la nuntempaj demonoj. Kaj tiel banala kiel polvo en sunlumo, ne povis eviti mokadon de la diabloj. Kvankam mi ne havis la talenton de Gan Bao[6], tamen mi ?atas kolekti historiojn pri supernaturuloj. Kaj same kiel Su Dongpo[7], mi anka?forte interesi?is a?skulti rakontojn pri fantomoj. ?iufoje kiam mi a?dis unu rakonton, mi tuj notis ?in kaj poste verkis el tio rakontaron. Dum longa tempo amikoj el diversaj lokoj anka? sendis al mi rakontojn, tiel ke ili akumuli?is centripete pli kaj pli multaj kun tempopaso. Kiom plie e? en la loko malevoluinta, anka?okazis aferoj pli strangaj ol tiuj en la fora lando de barbaroj, kiuj tondis al si harojn mallonge. Kaj same e?tuj anta?niaj okuloj, anka?ne malpli oftas okazinta?oj, pli mirigaj ol tiuj en la regno, kies popolanoj kalvigis kapon povantan flugi for-revenen. Mi ne povas rezigni mian vervon vigle tajdantan, nek tabuis montri mian grandanimon en vasta sino. ?u vi, honestaj homoj, eble ridus pri mi? Jes ja, legendoj a?ditaj?e vojkruci?oj eble ne estis tre kredindaj, tamen multloke anka?ne sen rezonoj. Sekve la ekstravagancajn vortojn ni ne devas tute ignori simple pro la plebaneco de la parolinto.
?e mia naski?o, mia patro (ripozu li en paco! ) havis son?on, ke en la ?ambro venis magra bonzo en stolo kun dekoltita dekstra bustduono, kiu havis rondan plastron, malgrandan kiel monero, gluitan?e lia mamo. Kiam mia patro veki?is, mi naski?is tiumomente. Kaj efektive kun nigra makulsigno?emame ?uste kiel li vidis en la son?o. Notinde ke mi estis magra kaj malsanema en juna?o kaj senigita je?ia favoro de Fortuno en adolteco. Soleco kaj izoliteco en mia hejmo estis tiel sama, kiel?e budhista templo kaj mia vivtenado per inko anka? tre similas al budhista kvesto per vazo. Tial mi ofte pensis kun dubo, gratante al mi la harojn: ?u la bonzo kredeble vere estis mia propra memo en la anta?a vivo? Tamen al mi okazis, anstata? bonaj konsekvencoj de transhomi?o a? fei?o, eble e? dan?ero de falo en malbonajn elirejojn en metempsikozo, tiel ke mi, kiel petalo portita de malfavora vento,?vebfalis al?ima situacio. Ho, kiu diras, ke la seskanala metempsikozo estis senka?za? Vidu Tamen ke noktmeze en la malfrua horo, kiam la lampo pli kaj pli mallumi?is kaj la me?o preska? finbrulis, en la dezerta lego?ambro la skribotablo fari?is tiel malvarma kvaza?, kovrita per glacio, mi a?dace da?rigis la kolektadon de mirrakontoj pri fantomoj, por fari milionon el milonoj unu post alia. Kaj drinkante mi movadis mian penikon por ellabori?o de la verko de justama indigno. Ho, estas vere beda?rinde, se oni sin dedi?os nur al tia laboro! Ho ve! La birdo, persekutita de prujna frosto, ne povis akiri varmon per ?irka?preno de arbo, kaj insekto sub pala luno de a?tuno penis sin varmigi nur per sinpremi?o al balustro. A?, ?u mi sukcesus trovi por mi la bonkonanton nur en la mondo de Hadeso?
Pu Songling
Printempe en la 14-a jaro de Kangxi-erao(1679 p.K.