Vivis en Changqing altmorala bonzo, kvankam pli ol 70-jara, tamen sufi?e sana. Iutage li ekfalis teren. Kiam la mona?oj el templo alkuris savi lin, li jam forpasis. Sed la bonzo ne sciis, ke li mem jam mortis. Lia spirito?vebis for kaj alvenis al Henan-provinco. Okazis samtage tio, ke filo de sinjoro en malnova renoma familio de Henan?asis kun dekkelkaj lakeoj kaj?asaglo. Li falis de sur la galopanta?evalo kaj tuj mortis. Okaze la spirito de la bonzo alvenis ?uste tiun momenton kaj enkarni?is en la korpon. Tiel li iom post iom rekonscii?is.
La lakeoj?irka?is lin demandante kiel li sin sentas. Malferminte siajn okulojn, li ekkriis: "Kial mi venis?i tien?" ?iuj lakeoj braklevis lin kaj kune revenis hejmen. Kiam liaj virinoj kolekti?is kun demandoj pri lia farto, li diris en granda konsterni?o: "Mi ja estas bonzo, sed kiel mi venis?i tien?" Liaj familianoj opiniis lin perdinta prudenton kaj pene provis venigi lian memoron per tiro de liaj oreloj. La bonzo ne faris sinpravigon sed nur silentis kun fermitaj okuloj. Por man?o li akceptis nur rizon, sed rifuzis?ian ajn vinon kaj viandon. Nokte li dormis sola, rifuzante kunlo?adon de siaj edzinoj. Post kelkaj tagoj li subite deziris iom promeni. ?iuj en lia familio tre?ojis pri tio.
Kiam li eliris kaj ripozis nur momenton, unu post alia lakeoj vizitis lin pro diversaj aferoj, petante liajn instrukciojn, sed li rifuzis ?iujn sub la preteksto, ke li ankora? estis malforta pro la malsano. Li nur demandis al ili: "?u vi sciis pri la gubernio Changqing en provinco Shandong?" "Jes." ?iuj lakeoj respondis. "Mi sentas min senplezura kaj volas voja?i al Changqing, tuj preparu por mi la paka?ojn!" li ordonis. ?iuj familianoj admonis lin nuligi la malproksiman voja?on pro la nebona farto, sed li ne volis a?skulti ilin.
La sekvan tagon li jam ekveturis. Atinginte la gubernion Changqing, li trovis, ke?io restis same kiel hiera?, sen demando pri vojo li facile venis al la templo. Vidante la alvenon de honorinda gasto, la mona?oj akceptis lin tre?entile.
Tiam li demandis ilin: "Kie estas la olda bonzo, via majstro? "
"Ho, nia Majstro jam forpasis," respondis la mona?oj.
"Sed kie estas lia tombo?" La mona?oj kondukis lin al la nova tombo, kiun ankora?ne tute kovris sova?aj herboj. Tamen neniu el la mona?oj povis kompreni kial la gasto nepre volis viziti tiun?i lokon. Kondukante sian?evalon, la gasto nun volis foriri.Adia?ante li diris al la mona?oj: "Via majstro estis bonvirta bonzo. ?iujn liajn postresta?ojn vi devas bone rezervi, ne difektu!" La mona?oj jesis, promesante fari tion kaj nur tiam li foriris. Reveninte hejmen, li fari?is senverva, kvaza??toni?inta kaj tute ne zorgis pri la dommastrumado. Post kelkaj monatoj li fine ka?e iris for de la domo kaj rekte veturis al la malnova templo, dirante al la mona?oj: "Mi mem ja estas via majstro." La mona?oj nature ne kredis tion kaj mokridis inter si pri tiu?i pretendo. Tiam li rakontis al ili pri la reenkorpi?o de la spirito kaj multaj epizodoj, kiujn li travivis inter ili. Pro la ekzakta konformo de?iuj detaloj, la mona?oj fine konvinki?is, ke li vere estis ilia majstro kaj li reokupis sian malnovan lokon en la templo, funkciante kiel en la pasintaj tagoj. Poste la familio de la junsinjoro ofte sendis al li kale?on a??evalojn kun peto ke li revenu, sed li tion absolute ignoris. Ree pasis pli ol unu jaro, lia edzino sendis intendanton, kiu alportis multajn donacojn al li, sed li rifuzis?iujn orojn a?silka?ojn kaj akceptis nur unu tolan robon. Kiam liaj amikoj alvenis viziti lin kun respekto, ili trovis lin silentema, honesta, kun a?o de?irka?30 jaroj, ofte parolante pri okazinta?oj de la pasintaj 80 jaroj.
Komentarias la verkanto de la stranga?oj:
Kiam homo mortis, li disi?is kun lia animo. Se la animo ne disi?os e?post mil-lia voja?o, tio estas dank'al lia firma volo. Pri tiu bonzo mi opiniis mirinda ne lian revivi?on, sed tion, ke li povis liberigi sin de la luksa vivo, kiun li eniris. Se li dum palpebrumo lasos sin submetita al la epikurismo, mi supozus, ke li e? ne povus akiri deziratan morton, kiel li sukcesos fari?i bonzo!