Iu viro nomata Zhang subite mortis kaj estis kondukita de la fantompedelo al la Re?o de Hadeso. Kontrolinte la vivmortan registrolibron, la Re?o eksciis ke Zhang estis misarestita. Kolere la Re?o ordonis, ke la fantompedelo resendu la misarestiton al la homa mondo. Elirinte de la re?a halo, Zhang ?tele petis la fantompedelon konduki lin rondviziti la inferon. Tiu jesis kaj gvidis Zhang por rondviziti la Na?an Eta?on de la Infero, la Monto el Tran?iloj kaj Arbaro el Glavoj. Fine ili venis al loko, kie bonzo estis malsupren pendigita per ?nuro tra borita femuro. Pro dolorego la bonzo la?te vekriis.
Alproksimi?inte Zhang trovis tiun?uste sia propra frato pli a?a. Kun miro kaj kompato Zhang demandis al la pedelo: "Pro kia kulpo li estas pendigita?i tie? "
La fantompedelo klarigis respondante: "Tiu bonzo kvestis grandnombron da mono, sed tuto disipis por sia volupta ?uo kaj en hazardludo. Tial li meritas tian punon. Nur lia pento povus savi lin de tia sufero."
Veki?inte Zhang supozis, ke lia frato eble jam mortis. Tiam lia frato lo?is en Xingfu-Templo kaj Zhang ekiris lin viziti. ?us enirinte la pordon de la templo, Zhang jam a?dis la doloran vekrion de sia frato kaj vidis, ke furunko pusis kun sango sur lia femuro kaj la kruro estis pendigita sur la muro?uste kiel en tiu pozo, kiun li vidis en Infero. Surprizite Zhang demandis pri la kialo kaj la bonzo respondis, ke nur tia pendigo povas iom malpliigi la doloron, alie?i pikos netolereble.
Zhang rakontis al li kion li mem vidis en Infero, kio ege terurigis la bonzon. De tiam la bonzo abstinis ?ian vinon kaj viandan pladon, turninte sin al ?iutaga pia sutrorecitado. Tiel, post duonmonato, lia femuro iom post iom resani?is kaj li fari?is disciplinema dis?iplo.
Komentarias la verkanto de la stranga?oj:
?ar Infero estas tre malproksima kaj necerta, per tio la malicaj fiuloj ofte tiel konsolas sin mem. Ili ja ne komprenas, ke la suferoj en la homa mondo ja estas puno de Infero. ?u tio ne estas timinda?