Sun Taibai iam rakontis jenajn stranga?ojn:
Lia praavo studis en Liugou-Templo en la suda montaro. Okaze de rikolta sezono de la a?tuna tritiko, sinjoro Sun vizitis hejmvila?on kaj revenis al la templo nur post tagdeko. Malferminte la lego?ambron, li trovis la meblojn polvkovritaj kaj fenestrojn kun kro?i?intaj aranea?oj. Li ordonis sian serviston fari purigadon kaj nur vespere li trovis la?ambron agrable repurigita. Sinjoro Sun do ordigis la liton, sternis lita?ojn, fermis la pordon kaj ku?i?is por dormi.
Tiam la luno jam brile lumis plene en la fenestrojn, sed dum longa tempo li ne povis endormi?i, turnante sin en la lito. Regis ?irka?e nur silento. Jen a?di?is ventblovo kaj bruo de la templa pordo. Li pensis en si: "?u eble la bonzo forgesis?losi la pordon?" Dum li absorbi?is en medito, la vento iom post iom proksimi?is al lia domo kaj post momento, la pordo de lia lo?ejo malfermi?is per si mem. Li multe dubis pri tio, sed anta? ol li klare komprenis, la ventsusuro jam entrudi?is en la lo?ejon kaj a?di?is klakoj de botoj, kiuj iom post iom proksimi?is al la pordo de lia dormo?ambro. Nur tiam li eksentis timon kaj jen la pordo de la dormo?ambro plene malfermi?is. Li ekrigardis kaj ekvidis grandan diablon, kiu enpu?i?is klinigante sin en la?ambron kaj rapide alvenis anta?lian liton. Kiam la diablo rektigis sian dorson,?i altis ?is la trabo. ?ia viza?o havis koloron de ?elo de tro matura kukurbo. Per flagrantaj okuloj ?i rigardis ?irka?e. El ?ia malfermita fa?ko vidi?is maldense vicigitaj dentoj ?irka? tricolaj. Kiam ?ia lango ruli?is, el ?ia gor?o a?di?is hurloj, kiuj tremigis?iujn murojn.
Sinjoro Sun sentis grandan teruron kaj pensis, ke la distanco inter li mem kaj la diablo estis malpli ol futo, se forkuri jam estus malfacile do preferinde piki ?in deproksime. Li?tele eltiris sabron ka?itan sub kapkuseno kaj ekhakis. La sabro trafis ventron de la diablo, eligante sonon de frapo al ?tono. Forte kolerigite la diablo etendis siajn ungegojn por kapti sinjoron Sun. Sed sinjoro Sun retiri?is kaj la diablo kaptis nur litkovrilon, kiun?i dis?iris kaj kolere foriris.
Anka? sinjoro Sun falis teren kune kun la litkovrilo. Ku?ante surventre sur la tero li laǔte kriis. Liaj servistoj alkuris kun tor?oj kaj trovis la pordon ankora? tute?losita. Ili do rapide pu?malfermis la fenestron kaj de tie eniris la?ambron. Vidante la mastron surtere ili multe surprizi?is kaj kune braktenis lin enliti?i. Nur tiam sinjoro Sun rakontis pri?io okazinta. Ili kune esploris kaj trovis la litkovrilon pin?ita inter la pordfendo. Malferminte la pordon ili trovis ungspuron tiel grandan kiel ventumkorbo kaj tie kie la ungoj trafis, restis truoj. Post tagi?o, li ne kura?is plu resti tie kaj revenis kunportante sian librokeston. Poste li pridemandis al la bonzoj de la templo, sed ili havis informon pri neniu stranga?o.