Kiam Meng Longtan de Jianghi kaj sinjoro Zhu Xiaolian, trapasinto de provinca ekzameno, gastis en metropolo, foje ili ekskursis hazarde al templo, kies konstrua?oj, ?u la pre?halo a?mona?a lo?ejo, ?iuj estis ne tre vastaj, kie provizore lo?is maljuna bonzo vaginta el fremda loko. Vidante ke alvenis vizitantoj, li iom ordigis sian veston kaj eliris bonvenigante konduki ilin rondviziti la templon. En la halo ili vidis skulptitan idolon de la budhista Majstro Baozhi[11]kaj sur la amba?flankaj muroj estis delikate pentritaj freskoj kun vivecaj figuroj. Fresko sur la orienta muro temis pri feino fluge dis?utanta petalojn. La juna virgulino-feino kun disetendi?anta hararo[12]?arme ridetis tenante en sia mano floron. ?ia?eriza bu?o kvaza?ekmovi?us kaj?iaj rigardoj ver?ajne fluus. Fikse rigardante dum longa tempo, sinjoro Zhu tute dronis en ekstazo kaj nebula penso. ?vebante kvaza? portata de nuboj, lia korpo alvenis jen sur la muron. Tie estis vicoj da pavilonoj, palacoj, ne samaj ol tiuj en la homa mondo. Maljuna bonzo lekcias sur la katedro.Amaso da a?skultantoj?irka?is lin. Anka?sinjoro Zhu pu?i?is inter ili staranta.
Postnelonge li sentis, ke iu ka?e tiris lian baskon. Returninte sian kapon, Zhu vidis, ke tio estis la juna feino, kiu ekridis al li kaj foriris. Zhu tuj sekvis?in. Tra zigzaga koridoro?i eniris malgrandan apartamenton. Kiam Zhu heziteme ne kura?is plu iri, la juna feino sin returnante levis la floron en sia mano kaj svingis per ?i kvaza? per tio lin vokis de malproksime. Do, kura?iginte Zhu anka? eniris. En la kvieta ?ambro trovi?is neniu alia homo. Li ekbrakumis?in, kiu tamen ne tre rifuzis. Amba? do havis intima?ojn. Poste?i foriris ferminte la?ambron kun averto, ke li nepre eligu neniun sonon, e?tuson. En nokto?i revenis. Tiel pasis du tagoj. La amikinoj malkovris la sekreton kaj ili eltrovis sinjoron Zhu post traser?ado en la apartamento. Kun?erco ili parolis al la juna feino: "Ho, kara franjo, kun tiom granda feto en via ventro, ?u vi ankora?rezervis la hararan?on kiel virgulino?" ?ojbrue ili alportis harpinglojn kaj orelringojn k.s. por tualeti?in novedzino. Dume la juna feino nur silentis honteme. Tiam iu el la amikinoj diris: "Fratinoj, ni ne restu ?i tie tro longe kiel?enantoj!" kaj?iuj feinoj ridklukis forirante.
Tiam Zhu rigardis al la juna feino, kiu, kun alta hartubero kaj vibranta feniksforma harpinglo, aspektis pli bele ol tiam kun disetendi?anta hararo de virgulino. ?ar neniu alia estis?irka?e amba?refoje amuzis sin amorlude. Odoroj de orkideo kaj mosko penetris iliajn korojn. Dum ili ankora??uis la nedisigeblan interplekton, subite a?di?is fortaj klaksonoj de botoj kaj katenoj, sekve bruo de disputoj. Surprizite la feino eklevi?is kaj gvatis kune kun Zhu. Jen venis oficiro en ora kiraso, kun fulge nigra viza?o, kiu tenis en siaj manoj ferajn?enaron kaj martelon. La feinoj lin?irka?sie?is.
"?u vi?iuj jam?eestas?" demandis la oficiro.
"Jes, ?iuj, senescepte!" ?ore respondis la feinoj.
"Se iu mortemulo ka?i?is inter vi," avertis la oficiro,"tuj lin denuncu por ne ka?zi punon al vi!"
"Neniu!" refoje respondis la feinoj unuvo?e.
La oficiro returnis sin kaj balais per akraj rigardoj, kvaza?li volus traser?i. Terurite la juna feino diris al Zhu: "Rapide ka?u vin sub la liton!" kaj?i mem haste forfu?is tra la pordeto sur la muro. Ka?e ku?ante sub la lito, sinjoro Zhu e?ne kura?is ellasi siajn spirojn. Jen li a?dis, ke la pa?bruoj de la botoj unue iris en la?ambron, sed balda?eliris kaj post momento la bruo pli kaj pli malproksimi?is. Nur tiam Zhu trankvili?is iomete. Tamen ekster la fenestro ankora?a?deblis de tempo al tempo, ke oni iradis tien-reen parolante pri tio. Post longtempa kurbi?ado sub la lito, sinjoro Zhu sentis kvaza?cikado?irpis?e liaj oreloj kaj fajreroj?prucis el liaj okuloj. La situacio fari?is vere netolerebla! Tamen vole-nevole li devis nur atendi la revenon de la juna feino, e?forgesinte de kie li mem alvenis. Dume en la pre?halo sinjoro Meng Longtan trovis sian amikon Zhu subite malaperinta.
Kun dubo li demandis al la muljuna bonzo, tiu respondis ridante: "Li iris a?skulti lekcion pri budhismo."
"Sed kie?" demandis Meng.
"Ne malproksime" respondis la maljuna bonzo kaj post momento frapis la muron per fingroj alvokante: "Ho, sinjoro patrono Zhu, kial vi foriris por tiom longa tempo senrevene?" Je lia voko jen aperis sur la pentrita muro anka?la figuro de Zhu, kiu atente a?skultis, kvaza?ion rimarkis.
Tiam la maljuna bonzo revokis: "Rapide revenu! Via kunvoja?anto atendis vin jam tro longe." Kaj Zhu ek?vebis de la muro surteren. Stulte senvorte kun rigidaj rigardoj kaj senforte moli?intaj piedoj. Kun granda miro Meng demandis al li. Zhu respondis, ke li, ku?ante sub la lito, subite a?dis tondrojn da frapoj al la pordo kaj li elkuris suba?skulti. Rigardante al la fresko, ili trovis, ke la flortenanta juna feino jam estas kun alta spiralforma hartubero de novedzino anstata?la disetendi?anta hararo de virgulino.
Surprizite Zhu demandis al la maljuna bonzo pri la kialo. "Iluzio naski?as en la menso," li respondis kun rideto: "Kiel mi, povra bonzo, povus ekspliki pri tio?" Senkura?igite Zhu trovis nenion por diri kaj anka?Meng surprizite konfuzi?is. Amba?stari?is kaj eliris laǔ la?tuparo.
Komentarias la verkanto de la stranga?oj:
Tio estas, ke "Iluzio naski?is en la menso" , tion diras ver?ajne nur homo, kiu posedas veron. Dibo?a menso estigas voluptan iluzion kaj menso kun voluptemo estigas animstaton de timo. Por ilumini la malklerulojn, Bodisatvo sugestis per miriado da transformi?oj de iluzioj, kiuj fakte estas nenio alia ol aktivoj de la homa menso. La maljuna bonzo parolis kun granda favora bonkoreco. Tamen beda?rinde montri?as nenia signo, ke a?skultintoj komprenis lian instruon kaj iluminite decidis sin oferi al Budhismo kaj eniri montaron kun malligita hararo por ser?i la veron.